reen al la starta paĝo

Flormielo, printempo kaj somero 2009

Flormielo (aŭ diversflora mielo), ne estas pura mielspeco, sed komuna nomo por mieloj, produktitaj de abeloj
el nektaro de diversaj floroj, arboj kaj arbustoj, florantaj en la sama tempo. Ĝia konsisto estas ĉiam unufoja !
Eĉ de la sama abelfamilio mielo de jaro al jaro estas diversa.

Flormielo, Somero 2008
Nia mielo estas gajnata en Krefeld en eta ĝardeno apud la tilio-riĉa Schönwasser-parko. Proksime de la abelejo troviĝas ankaŭ la Botanika ĝardeno de Krefeld kun sia flora multspeco.

La konsisto de nia mielo dependas de la dato de ĝia gajnado.

Pliajn informojn pri mielo vi trovos en la paĝo: Mielo - natura produkto

 

Art. Nr. 1130 , prezo:
vitra poto de enhavo 250 g = EUR 3,00 aldone sendokostoj. Kompleta pezo 380g;
(baza prezo: 100 g = EUR 1,20)
Art. Nr. 1140, prezo:
vitra poto de enhavo 500 g = EUR 5,00 aldone sendokostoj. Kompleta pezo 760 g;
(baza prezo: 100 g = EUR 1,00)

Ĉelarmielo

Por la naturproksimaj homoj mielo en ĉelaro jam de pluraj jarmiloj estas konata kiel altvalora nutraĵo kaj frandaĵo.
Manĝado de ĉelarmielo pozitive influas la spirorganojn: dum la maĉado el ĝi solviĝas polenoj, propoliso kaj aliaj
valoraj substancoj, kiujn sorbas la korpo.

ĉelarmielo
Tiu ĉi vaks-ĉelaro entenas la jam supre priskribitan specon de flormielo.

Manĝante ĝin oni tamen povas rimarki etan gustan diferencon kompare
al la "tradicie" gajnita samspeca mielo.

Pliajn informojn pri mielo vi trovos en la paĝo: Mielo - natura produkto

 

Art. Nr. 1200, prezo:
Skatoleto je 250 g = EUR 3,50 aldone sendokostoj. Kompleta pezo 265g;
(Baza prezo je 100 g = EUR 1,40).

Abelpano (lat. perga)

La ĉefa nutraĵo de la abeloj - krom nektaro - estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon.
Pro la humideco kaj varmo en la abelujo tiuj florpolenoj fermentiĝas en vaksoĉeloj.

Rezulte de tio estiĝas tiel nomata abelpano (latine "perga"). Ĝi estas kvante limigita de la abeloj kaj de la naturo kaj apartenas al la kategorio de la plej multekostaj kaj valoraj abelproduktoj.

abelpano, lat. perga
Tiu ĉi abelpano estas gajnata de ni per peniga manlaboro kaj estas aparta raraĵo.

Abelpano validas kiel unu el la plej perfektaj naturaj nutraĵoj, precipe por vegetaranoj
ĝi estas tre rekomendinda. En la greka mitologio oni nomis abelpanon Ambrosia
"manĝaĵo de dioj"...

Pliajn informojn pri abelpano vi trovos en la paĝo: Florpolenoj - natura produkto

 


Art. Nr. 1330, prezo:
vitra poto de enhavo 250 g = EUR 15,00 aldone sendokostoj.
Kompleta pezo 380g;
(Baza prezo je 100 g = EUR 6,- ).

al la komenco

Abelvakso

Abelvakso estas uzata jam dum jarmiloj en naturkosmetiko kiel altvalora konsistiga substanco por stabiligo de kosmetikaj kremoj kaj ŝmiraĵoj.

abelvakso Nia vakso estas gajnata el naturĉelaro, konstruata de abeloj. Ĝi havas altan kvaliton, sed pro spuroj da propoliso kaj polenoj ĝi estas taŭga nur por kosmetikaj kaj kuracaj celoj.

Neniu okaze uzu ĝin por fari kandelojn!

Por oportuna sendo en la kuverto ni formas ĝin je tabuleto.

Pliajn informojn pri abelvakso vi trovos en la paĝo: Abelvakso - natura produkto

Art. Nr. 1530, prezo: Tabuleto je 30 g = EUR 3,00 aldone sendokostoj.
(Baza prezo je 100 g = EUR 10,00).

Propoliso

Propoliso estas glueca, akvo-imuna rezino, kiun abeloj kolektas de junaj arbo-burĝonoj. Ĝi posedas tre efikajn kontraŭ-inflamajn ecojn, kiujn scias uzi ne nur la abeloj, sed ankaŭ la homoj.

Pliajn informojn pri propoliso vi trovos en la paĝo: Propoliso - natura produkto

Senalkohola propolisa tinkturo

Senalkohola propolisa tinkturoTiu senalkohola propolisa tinkturo enhavas 10% da pura propoliso.

Ekstera uzo: ĉe haŭtaj problemoj aldonu kelkajn gutojn da tinkturo al via ĉiutaga
vizaĝo-puriga kosmetikaĵo.

Higieno por la buŝo: ĉe inflamo de gingivoj aldonu 15 ĝis 20 gutojn da tinkturo en glason da akvo kaj gargaru regule la buŝon.
Alia metodo - trempu vatan tamponon en tinkturo kaj prilaboru per ĝi la gingivojn.

 

Art. Nr. 2210, prezo: Boteleto je 20 ml = EUR 8,90 aldone sendokostoj. Kompleta pezo 58 g;
(Baza prezo je 100 ml = EUR 44,50).
Produktinto: Apopharm Bienenprodukte

 

Alkohola propolisa tinkturo (20%)

Alkohola propolisa tinkturo 20%
Alkohola propolisa tinkturo, 20%.

Tiu propolisa tinkturo bone taŭgas por la konservado de memfaritaj kosmetikaĵoj,
por la ekstera kosmetika uzo kaj por la buŝa higieno (vidu supre).

Pli da informoj pri la uzo de propoliso en naturkuracado kaj en memfaritaj kosmetikaĵoj vi trovos en la retpaĝo Propolis (en la germana lingvo).




Art. Nr. 2230, prezo: Boteleto je 20 ml = EUR 6,20 aldone sendokostoj. Kompleta pezo 58 g;
(Baza prezo je 100 ml = EUR 31,00).
Produktinto: Apopharm Bienenprodukte

 

al la komenco    reen al la startpaĝo